To Pensema's Book Page, Index Page

La Centro por Evoluigo de Demokratio

Por re-krei la demokratian idearon


P.O. Box 1329, Martinez, CA 94553-7329 Fakso 510-845-7847

Enkonduko

La Centro por Evoluigo de Demokratio (CED), ne-profitcela, senimposta organizajxo por publika bono estis fondita en 1994, cele al instigo je pli profunda kompreno de demokratio, kiel decidofara proceso.

Ni bazigas nian laboron sur la ideo, ke "demokratio ", tia, kia gxi ekzistas hodiaux, estas nur parta realigo de ege malnova ideo, kiu gxis nun havis tre profundajn konsekvencojn por la evoluo de la homa vivo. Se ni deziras plene disvolvi la eblecojn de cxiu individuo, de niaj diversaj institucioj, kaj de la homa speco, ni devos profunde esplori la novajn konceptajn interpretadojn de demokratio kadre de la modernaj kaj post-modernaj kuntekstoj. La estonteco plenas je promesoj, sed nur se ni sukcesos reformi niajn demokratiojn.


Tendencoj de la monda sistemo

Bedauxrinde restas al ni malmuta tempo por entrepreni la bezonatajn sxangxojn. La spertuloj pri la monda sistemo, surbaze de iliaj eltrovagxoj pri la aktualaj tendencoj, antauxvidas, ke post kvindek jaroj --eble pli frue-- la modernaj civilizoj ekdisfalos sub la premo de logxantara kresko, polucio, perdo de naturaj rimedoj kaj malpliigo de nutrajx-provizado. Pro nia alproksimigxo al la sxargx-kapablo de la tero, aliaj ekologiaj aux politikaj katastrofoj povas okazi ecx pli frue.

Kiel ni atingis tian situacion? La homoj estas inteligentaj, problem-solvemaj estajxoj. Kiel tiam, ni permesis, ke problemoj, kiujn ni mem kreis, malpliigu la kvaliton de nia vivo kaj minacu la ekzistadon mem de la specio?

La respondo, ni opinias, ne trovigxas en ia malperfektajxo de la ";homa naturo" sed en la socia proceso de nia edukado kaj decid-farado.

Egoismaj grupoj kun tre difinitaj interesoj evoluis gxis atingo de pozicioj, kiuj ebligas al ili regi la informfluon kaj la ricxajxojn. Por bonefiki al la propraj valoroj, ili povas fakte distordi ajnan diskutadon kaj eksterlasi la plejparton de la homoj de signifa partopreno en gravaj decidoj. Ajna organizajxo aux socio, kiu ne altiras la plenan volontan kaj partopreneman inteligentecon de cxiuj siaj individuaj membroj, samkiel tiun de cxiu grupo ene de la socio, ne plene gxuas la adaptigxeman povon de la demokratia proceso.

Por atingi tian partoprenon, ni devas, kompreneble, havi pli profundan kaj gxustan komprenon de la homa naturo kaj de la naturo de la socia decido-farado. Ni bezonos pli profundan taksadon kaj intereson pri la ideo de demokratio kiel neperforta problemsolviga proceso, kaj ni bezonas komprenon pri la loko de la demokratia decidofarado en la evoluo de la vivantaj sistemoj.


Demokratia ekonomio

Eble plej grave, ni devas evoluigi demokratiajn sistemojn, kiujn ne ekspluatu kelkaj je la malprofito de la ceteraj. La eksterordinara potenco de la nunaj transnaciaj korporacioj kaj de aliaj grupoj kiuj akumulas la ricxagxojn konsistigas fiaskon en la demokratia proceso kaj estigas senton de senhelpeco kaj indiferento, aux de kolero cxe tiujn ekspluatataj aux eksterlasitaj de la decidofaraj procesoj kiuj surefikas iliajn vivojn. La nepartopreno en la demokratia decidofaro, rezulte de tiaj egaj ekonomiaj malegalecoj, malebligas tiam al cxiuj ni la profiton de vasta partopreno en la homa problem-solvado, nivelo de partopreno kiun ni urgxe bezonas, se ni deziras sukcese eviti la katastrofon en la 21a jarcento.

Ni devas ekhavi ekonomiajn procesojn kiuj instigas kaj donas sxancojn al cxiuj individuoj kaj al Ÿiu tipo de demokratia organizajxo, kaj kiuj mapliigas la abismon inter ricxuloj kaj malricxuloj.

Indas, do, strukturi la ekonomion tiel, ke oni rekompencas la individuan iniciaton, same kiel la entrepremon kooperativan kaj komunume-orientitan. Por tion fari, ni devos havi ekonomion kiu ekvilibrigos la fortojn de individua, kooperativa kaj komunuma proprietojn, kadre de libera merkato strikte gvidata de valoroj kaj celoj demokratie interkonsentitaj.


Demokratia politiko

La politika proceso estas la rimedo, kiu distribuas la potencon fari sociajn decidojn kaj konsekvence, la distribuadon de informoj, materia ricxeco kaj aliaj valoroj. La politika problemo, kompreneble, estas kiel plej bone atingi tion. La demokratia solvo al la politika problemo estas distribui la potencon kaj la informadon egale inter cxiuj personoj, pere de decidofara proceso kuntenanta cxies vidpunktojn. La demokratia dilemo estas, ke neniu tia sistemo estas perfekte konsekvenca kun siaj propraj valoroj. La demokratia miraklo, estas ke gxi funkcias, iel ajn, ne kiel perfekta sistemo, sed kiel la plej bona sistemo por preskaux cxiuj cirkonstancoj.

Estas gradoj kaj etapoj en la evoluo de demokratio, sed gxenerale parolante, ni trovigxas eble en meza nivelo en la evoluado de demokratiaj politikaj sistemoj.

La cxefaj defioj kiujn nun ni alfrontas estas: la atingo de auxtentike gxustaj elektoj, fini la ekzistadon de politikista elita klaso kaj de politika karierismo, kompleta kaj profunda reformado de la premgrupoj, forigante la koruptadon en la proceso de politika decidofarado, reformado de la amaskomunikiloj kaj de niaj edukaj sistemoj por instigi nepartiecan fluon de gxusta informado, donante egalan sxancon por partopreno al minoritatoj kaj al ambaux seksoj, kaj farante la indan plilargxigon de la demokratia proceso al cxiuj sferoj de la socia vivo.


Demokratiaj kulturoj

La indivudua psikologio, la personaj rilatoj, familioj, religioj, negocaj korporacioj, sociaj kluboj, politikaj partioj, literaturaj kaj artaj rondoj, cxiuj devas iasence esti demokratiigitaj, por ke la homoj povu plene profiti la fruktojn de la demokratia idearo. La organizado kaj sano de cxiu homa sistemo estas en dangxero.

Nek kiel individuoj, nek kiel grupo, nek kiel specio, ni povos plene maturigxi sen alfrontiado kaj asimilado de la pluraj ideoj, valoroj kaj kondutoj, ligitaj al aøtentika demokratio.

La analizo kaj klarigo de la rilatoj inter la demokratiaj procesoj kaj la auxtonomaj individuaj decidofarantoj, la spertulo havanta specialajn sciojn, la karismoplena estro, la gepatra-gefila rilato, la sanprizorga laboristo kaj la paciento, cxiuj postulas tempon kaj malferman, eksperimenteman sintenon.

La demokratia proceso en cxiu familio, cxiu corporacio, cxiu sistemo ajnatipa estas empiria modelo, kiu influas cxiujn ceterajn sociajn organizajxojn.

La mirinda trajto de demokratio estas, ke gxi subtenos ambaux sciencon kaj religion, du tre malsimilaj pensmanieroj, dum gxi altiroj la plej bonan, kiujn ili povas proponi por la vivo kaj por gxia pluevoluo en la universo.


Taskaro farebla de CED

Nuntempe ni estas juna organizajxo neprofitcela plene disvolvigxanta, dedicxita al la realigo de publika servo siatipa: instigi pli profundan komprenon pri demokratio, kaj ties evoluigon al pli efikaj formoj. Ni estas engagxitaj en la sencxesa akirado de novaj ideoj kaj informoj pri la demokratia proceso kaj gxiaj valoroj por cxiu persono kaj cxiu grupo. Ni celas disponigi tiun informadon al cxiuj interesitoj. Tiucele, ni nun akumulas spertojn pri la metodoj apliki demokratian decidofaron je cxiu nivelo de homa organizado, de la individuo gxis la tutmonda sistemo.

Kiel juna, demokratia, plurkultura kaj plurrasa organizajxo, ni konsideras speciala devo atingi la junularon, la minoritatojn, la virinojn, la indigxenajn popolojn, kaj la malavantagxajn grupojn, samkiel la plejmulton de la popolo: helpi nin cxiujn realigi la valorojn kaj la potencon starigi demokratiajn organizajxojn kaj komunumojn.

Se vi deziras partopreni tiun cxi laboron, ni helpos vin trovi la nivelon kaj tipon de kunagado konvenan por vi.

Ecx se ankoraux ni trovigxas en frua etapo de nia disvolvigxo, ni esperas, ke baldaux ni povos oferti la jenajn materialojn kaj servojn:



Se vi estas studento aux profesoro kiu volas partopreni en la evoluigo de strategioj por lerni aux instrui la demokratian decidofaradon kaj la neperfortan problemsolvadon, skribu au telefonu al ni.

Se vi kune kun kelkaj amikoj volus starigi brancxon de la Centro por Evoluigo de Demokratio, ni povas helpi al vi..

Se vi simple deziros subteni CED kaj ricevi gxisdatigojn pri nia laboro, je via dispono trovigxas diversaj niveloj de perposxta informado..


Pliaj informoj

Se vi dezirus pliajn informojn pri ajna el la temoj pritraktitaj en tiuj cxi brosxuro, vi povas skribi, faksi, telefoni aux sendi retposxton:.

La Centro por Evoluigo de Demokratio
P.O. Box 1329
Martinez, CA 94553-7329

fakso: (510) 845-7847 vocxo: (510) 237-2737 retposxto: jgc@dnai.com


Malnovaj simboloj pri la homa estažo Cxinio Sumerio Egipto Majaoj

La fina celo

Demokratio per si mem ne estas la fina celo. Male, gxi estas rimedo por atingi la celon plivastigi la homan vivon. gxi estas metodo, pere de kiu la homaro povas prizorgi sin mem, sian medion kaj sian estontan evoluon. Demokratio estas pasxo al senlimeco, al pli granda realigo de la valoroj kaj eblecoj ene de ni mem, kiujn la homoj ofte ligis al la ideo pri Dio.

Ni povus diri, ke demokratio estas amo, largxa kaj ekspansianta. Sed la amo mem ne suficxas. Gxi devas esti organizita tiel ke gxi farigxos kongrua kun la naturo de la ago ami: kun inteligenteco, kompatemo, gxusteco, libereco, cel-enhavo kaj ... inkluzivemo.

Iam poeto tion esprimis cxi tiel:

La fadeno kiu kondukas al amo
estas amo
tutnove reskizita

Amo devas fendigxi
kiel atomo
eligante lumon
de la korpo
en la penson
de la penso
en gxian fluon

Diskursive
niaj celoj
unuigxos,
niaj pasintoj kaj estontoj
nove interplektitaj
komplika proceso
malfacile lernebla
pretermezure delikata
kaj tamen
kuntenanta la Vivon tutan...

Inkludanta tiujn ekster
niaj etaj mondoj

Kiuj nun nin atendas...



To Pensema's Book Page, Index Page

copyright ©1996 La Centro por Evoluigo de Demokratio kaj Pensema Publishing Company
Most recent update: 22 February 96
For more information contact jgc@pensema.com